Vorto: ŝajni

  1. (netransitiva) Ekstere aspekti simile al io alia, tiamaniere, ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo kaj eraro.

    • la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara

    • li ŝajnas homo prudenta kaj honesta

    • mi devas ŝajni indiferenta

    • ofte vojo ŝajnas ĝusta kaj kondukas al morto

    • tiaj ideoj ŝajnas al la samtempuloj senenhava fantazio

    • ĉiu statuo ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon

    • ŝajnis, ke ŝi dormas

    • tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi

    • subite ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kapon

    • la arbaro ŝajnas ploranta pri la printempo

    • vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi

    • jen, ŝajnas, ili

    • la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj «praktikaj homoj»

  2. (netransitiva) Esti opiniata, kredata, supozata, kvankam ne certa.

    • tio ŝajnas al mi tute certa, tro kara

    • tio ŝajnas al mi danĝera afero

    • nia ĝojo kaj entuziasmo eble ŝajnos al ili naiva kaj infana

    • tiuj vortoj eble ŝajnis al vi tro fabelaj

    • terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj

    • la nunaj cirkonstancoj ŝajnas favoraj

    • la morto de la patro ekŝajnis eksterorda

    • ŝajnas al mi, ke estis inter ili la kronprinco

    • la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas

    • en la unua momento ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo

    • ŝajnas al mi, ke vi estas malprava

    • la maljunulino, ŝajnas, ĝisvivas jam la sepan dekon

En aliaj lingvoj

    • La angla: appear, seem
    • La belorusa: здавацца, уяўляцца
    • La ĉeĥa: zdát se
    • La franca: sembler
    • La germana: den Anschein haben, scheinen
    • La hispana: parecer
    • La hungara: látszik
    • La itala: sembrare, apparire (aver l'apparenza), parere (credere)
    • La nederlanda: schijnen, lijken
    • La pola: wyglądać na (coś)
    • La portugala: parecer
    • La rusa: казаться, представляться
    • La sveda: tyckas, synas, förefalla
    • La germana: scheinen
    • La hungara: tűnik
    • La pola: wydawać się