Vorto: zoni
-
(transitiva) Ĉirkaŭigi ies talion per zono.
zoni siajn lumbojn
zonu vin per sakoj
Dio zonis min per ĝojo
-
(transitiva) Ĉirkaŭi ies talion, kiel zono.
jam nenio vin zonas
la knabo estis zonita per lina efodo
neĝaj suproj zonantaj la horizonton
-
(transitiva) Meti ĉirkaŭ ies talio.
zoni rimenon ĉirkaŭ si
zoni glavon
li zonis la glavon sub sia vesto al sia femuro
zoni la sabron al sia flanko
sub lia vesto estis zonita glavo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: апаясваць, апярэзваць
- La bretona: gourizañ
- La ĉeĥa: opásat, přepásat, připevnit opaskem
- La franca: ceindre, entourer
- La germana: gürten
- La hebrea: להקיף \הקף\, לאפוף \אפף\
- La hispana: ceñir
- La hungara: felövez
- La itala: cingere
- La nederlanda: omgordelen
- La pola: opasywać, przypasywać
- La portugala: cingir, rodear
- La rusa: опоясывать
- La slovaka: opásať
- La hungara: övez
- La hungara: derekára köt