Vorto: zombio

  1. Figuro de duonviva korpo aŭ sorĉita kadavro aŭ fantomo aganta sen propra konscio, ordinare danĝera.

    • Ĉarlz Menson kvazaŭ zombio eliris el la aŭto, malsupreniris de sur la monteto, transsaltis la malaltan barilon kaj alproksimiĝis al la fenestroj

  2. Procezo aŭ programo, kies finiĝon la sistemo ne registris, lasante ĝin «duonviva», daŭre penda.

    • la kerno provizas informojn pri la statoj de eroj en ĝia procezotabelo (ekz rulanta, haltigita aŭ zombia)

En aliaj lingvoj

    • La angla: zombie
    • La belorusa: зомбі
    • La franca: zombi, zombie
    • La germana: Zombie
    • La hungara: zombi
    • La itala: zombie, morto che cammina
    • La kataluna: zombi
    • La nederlanda: zombie
    • La sveda: zombie