Vorto: zingibro

  1. Genro el familio zingibracoj (Zingiber); plurjara herbo kun disbranĉiĝanta aroma rizomo kun tuberoj, kun du vicoj de pli malpli lancetformaj folioj ĉe senfloraj longaj tigoj kaj konusformaj floraroj sur mallongaj tigoj aŭ rekte sur la rizomo; la tegole aranĝitaj brakteoj portas po unu triloban nesimetrian ordinare blankecan floron; la rizomo de la specio Zingiber officinale estas uzata kiel spico.

    • ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron

    • nekredeble bongustas ankaŭ teo kun zingibro aŭ pipro

En aliaj lingvoj

    • La angla: ginger
    • La belorusa: імбір
    • La bulgara: джинджифил
    • La ĉeĥa: zázvor, zázvorovník
    • La franca: gingembre
    • La germana: Ingwer
    • La greka: πιπερόρριζα
    • La hebrea: זנגביל
    • La hispana: jengibre
    • La hungara: gyömbér
    • La indonezia: jahe
    • La itala: zenzero, ginger
    • La kataluna: gingebre
    • La nederlanda: gember
    • La portugala: gengibre
    • La rusa: имбирь
    • La slovaka: zázvor, ďumbier
    • La sveda: ingefära