Vorto: zibelo
-
Malgranda rabobesto kun svelta korpo kaj mallongaj kruroj, ĉasata pro la tre valora pelto; specio de marteso (Martes zibellina).
tre kara best' estas zibelo / pro sia bela varma felo
dum dudek kvar vintroj mi ĉasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo
-
Pelto el la felo de zibelo.
virinoj, vestitaj per atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj
En aliaj lingvoj
- La angla: sable, marten
- La belorusa: собаль
- La ĉeĥa: sobol
- La franca: zibeline
- La germana: Zobel
- La greka: σαμούρι
- La hispana: marta cebellina
- La hungara: coboly
- La itala: zibelino
- La kataluna: mart gibelí
- La nederlanda: sabeldier
- La persa: سمور سیبری
- La pola: soból
- La portugala: zibelina, marta-zibelina
- La rusa: соболь
- La slovaka: soboľ