Vorto: vualo
-
Peco de ŝtofo, tuko, uzata por kaŝi, kovri ion, precipe la vizaĝon de virinoj.
la vualoj de monaĥinoj
senvualigi sin
-
(figure) Ĉio, kio kaŝas la veron aŭ la realon.
vualo falis de liaj okuloj
espereble tiu katastrofo forŝiros la vualojn de la homa kredemeco
la tempo fine ĵetos vualon sur tiujn malĝojigajn rememorojn
En aliaj lingvoj
- La angla: veil
- La belorusa: вуаль, вэлюм
- La bretona: gouel
- La ĉeĥa: plachetka, plena, rouška, šátek
- La franca: voile (tissu)
- La germana: Schleier
- La hispana: velo
- La hungara: fátyol
- La kataluna: vel
- La nederlanda: sluier
- La portugala: véu
- La rusa: вуаль
- La slovaka: plienka, rúška, šatka