Vorto: vu

  1. Nomo de la novlatina neesperanta litero Ww.

    • majuskla vuo estas uzata kiel simbolo de vato kaj okcidento

    • en ĥemio la majuskla vuo simbolas volframon

    • la retadreso estas: «vu-vu-vu punkto reta minus vortaro punkto de»

    • la novjorka longitudo estas sepdek kvar gradoj vu

    • necesejo ofte estas markita kiel «vuco»

En aliaj lingvoj

    • La angla: double-u
    • La franca: double vé
    • La pola: wu
    • La rusa: дубль-вэ, дабл-ю