Vorto: vorto
-
Areto da parolsonoj havanta difinitan signifon kaj difinitan gramatikon uzon en homa lingvo.
simpla, kunmetita, dubsenca vorto
uzi la ĝustan, konvenan vorton
la bildoj elvokitaj de la vortoj
vortordo
a. rigardata kiel formo, kontraste al la ideo.
mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj
la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj
en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte
en la konstruo de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan
kion vi legas mia princo? vortojn, vortojn, vortojn!
b. rigardata kiel eldiro unu- aŭ plurvorta.
pli bona estas vorto afabla ol kuko agrabla
de vorto ĝentila ne doloras la lango
atentu miajn vortojn, klinu vian orelon al miaj paroloj
vorton malveran virtulo malamas
kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta
per unu vorto
per malmultaj vortoj
diri la lastan vorton
ne venis ankoraŭ la tempo diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj
saĝa kapo duonvorton komprenas
-
Buŝa promeso.
kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton: li alportis pretan surtuton
ĉu li efektive estas for? li tenas sian vorton
eble vi timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas
vorto donita estas kiel leĝo
estu la sinjoro de via vorto
je mia vorto
-
Negranda grupo da kune traktataj bitoj aŭ signoj.
tiu komputilo operacias per 32-bitaj vortoj
logika kajo por 16-bitaj vortoj
por tiu redaktila komando ĉiu interspaceta signogrupo estas vorto
En aliaj lingvoj
- La angla: word
- La belorusa: слова
- La bretona: ger
- La bulgara: дума
- La ĉeĥa: slovo
- La ĉina: 词, tr. 詞 [cí]
- La franca: mot
- La germana: Wort
- La greka: λέξη, λόγος, ομιλία
- La hebrea: מלה
- La hispana: palabra
- La hungara: szó
- La indonezia: kata
- La kazaĥa: сөз
- La kekĉia: aatin
- La nederlanda: woord
- La pola: słowo, wyraz
- La portugala: palavra
- La rusa: слово
- La slovaka: slovo
- La turka: söz
- a. La japana: 語 [ご], 単語 [たんご]
- b. La japana: 言葉 [ことば]
- La franca: parole (promesse)
- La pola: słowo
- La pola: słowo