Vorto: volvi
-
(transitiva) Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia.
vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj
densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj
ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj
la volvotrunkoj de rubuso volviĝis super la oferaltaro
ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere
li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn
-
(transitiva) Rondirigi objekton ĉirkaŭ ĝi mem.
volvi paperfolion
volvita rubando, petalo de rozo
nigraj bukloj volviĝis sur la klinita nuko
kun manikoj suprenvolvitaj ĝis la kubutoj
grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron
En aliaj lingvoj
- La angla: roll, wrap, wind
- La belorusa: абвіваць, абмотваць, абкручваць, абгортваць
- La ĉeĥa: motat, navinout, navíjet, srolovat, stočit, vinout, vít, zatočit, zavinout
- La franca: enrouler
- La germana: wickeln, binden, umkrempeln, umschlagen
- La hispana: enrollar
- La hungara: felcsavar, felteker
- La nederlanda: wikkelen, oprollen
- La portugala: enrolar, envolver
- La rusa: обернуть, обмотать, замотать, обвить
- La slovaka: motať, navíjať, stočiť, zavinúť, zrolovať, zvinúť
- La belorusa: скручваць, згортваць
- La germana: wälzen
- La rusa: свернуть