Vorto: volumeno
-
Mezuro de solido.
la volumeno de kubo egalas al la kubo de ĝia eĝo
la volumeno de sfero estas proporcia al la kubo de ĝia radiuso
el ĉiuj solidoj havantaj saman areon la sfero havas la plej grandan volumenon
-
Fizika grando, esprimanta la mezuron de la spaco okupata de objekto.
la dimensioj de volumeno estas M0L3T0
la variado de la volumeno de gaso depende je la temperaturo kaj premo
specifa volumeno
-
Kapacito.
kesto kun granda volumeno, sed malgranda pezo
-
Neklare konturita aŭ malfacile priskribebla objekto tridimensia.
ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente ĵus konstruita domo
En aliaj lingvoj
- La angla: volume
- La belorusa: аб'ём
- La bretona: volum
- La ĉeĥa: kubatura, objem
- La franca: volume (mesure)
- La germana: Volumen
- La greka: όγκος
- La hebrea: נפח
- La hispana: volumen
- La hungara: térfogat, terjedelem
- La nederlanda: volume (inhoud), inhoud
- La pola: objętość
- La portugala: volume
- La rusa: объём
- La slovaka: objem