Vorto: voli
-
(transitiva) Havi deziron, intencon, decidon, senti bezonon pri io aŭ iu.
voli aŭ nevoli neniu malpermesas
mi havas ĉiam la kapablon voli, sed ne ĉiam la forton realigi
kiu volas, tiu povas
viro, kiu ne scias voli
volu, kion vi volas
kion oni volas, tion oni povas
volanta kruro ne laciĝas de kuro
Rimarko: Kontraste al deziri, voli ofte implicas intencon fari ion por realigi la deziratan.
-
(transitiva) Strebante al io, koncentri sian atenton je ago, por ke ĝi efektiviĝu; intenci, decidi fari ion.
mi volas diri al vi la veron
mi volas, ke vi tien iru
maldiligentulo ŝovas sian manon en la poŝon, kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo
dio volu, ke...
li ne volis eĉ respondi al mi
ĉu vi volas, ke mi venigu lin?
ĝi ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci
kial vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino?
kiam mi volas esprimi direkton, mi...
trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti
-
(transitiva) Voli atingi lokon, esti ie.
mi volas en militon
ŝi volis en kaleŝon
ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte
la hundeto leviĝas kaj volas ankaŭ sur la balancilon
-
(transitiva) Voli akcepti, havi.
volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas
En aliaj lingvoj
- La angla: want, will
- La belorusa: хацець, жадаць, прагнуць
- La bulgara: искам
- La ĉeĥa: chtít
- La franca: vouloir
- La germana: wollen
- La greka: θέλω
- La hebrea: לרצות
- La hispana: querer
- La hungara: akar
- La indonezia: ingin, mau
- La nederlanda: willen
- La portugala: querer
- La rusa: хотеть
- La slovaka: chcieť
- La sveda: vilja (verb)
- La taja: ต้องการ
- Tokipono: wile
- Volapuko: vilön