Vorto: voki
-
(transitiva) Laŭtigi la voĉon por komprenigi al iu, ke li devas veni.
voki helpanton kontraŭ rabisto
al vi, ho viroj, mi vokas
ne voku diablon, ĉar li povas aperi
oni vokas la bovojn ne festeni, sed treni
voki por helpo, helpon, al batalo
kaj en tiu tago la Eternulo vokis, ke oni ploru kaj kriu
voki sian hundon fajfante
sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras
-
(transitiva) Sciigi al iu, ke li devas veni, alvoki, inviti.
voki iun per gesto, letero
venas kvazaŭ vokita kaj petita
oni vokis min al la kortego
sendis voki lian konstantan kuraciston
mia sorto min vokas
la tasko vokas min
multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj
En aliaj lingvoj
- La angla: call
- La belorusa: зваць, клікаць
- La bulgara: повиквам, повикам
- La ĉeĥa: křičet, obeslat, volat, vyzvat, zavolat
- La ĉina: 呼叫 [hūjiào]
- La franca: appeler
- La germana: rufen
- La greka: φωνάζω
- La hebrea: לקרוא ל-
- La hispana: llamar
- La hungara: hív
- La kataluna: cridar
- La nederlanda: roepen
- La okcitana: apelar
- La pola: wołać, wzywać
- La portugala: chamar
- La rusa: звать, призывать, призвать
- La slovaka: vykríknuť, zavolať, zvolať
- Volapuko: vokön
- La belorusa: зваць, пазваць, клікаць, паклікаць, запрашаць, запрасіць
- La ĉina: 召唤 [zhàohuàn]
- La rusa: звать, позвать