Vorto: vojo
-
Spaco trairata por sin movi de unu loko al alia.
rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba
la vojo de Parizo al Londono
iri per la vojo de la aero
montri al iu la vojon al
trabori sian vojon en densa arbaro
trovi la bonan vojon
plena konscio pri la irata vojo
al la ĝardeno de la paradizo ni iras per la vojo de la morto
ili jam de longe iris la vojon de ĉio tera
interplektiĝas la vojoj de mineralogio kaj geofiziko
la malkovro de Koch kontribuis al la klarigo de la vojoj de kontaĝo per la infekto
a. Parto de spaco speciale preparita por veturiloj aŭ piedirantoj.
tiu vojo kondukas al la vilaĝo
kiam ŝi aŭdis, kion li volas, ŝi diris, ke li iru sian vojon, ke ŝi ne povas akcepti fremdulojn
diru al mi nur, kiun vojon li iris
ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden
la vojo de tiu domo al la publika ŝoseo estas tre malbonstata privata vojo
publika, pavimita, multe trapasata vojo
mastro en vojo, servantoj en ĝojo
kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas
meti trabojn sur la vojo
malfermi vojon
b. Spaco trairata de moviĝaĵo; trajektorio.
vojo de rivero, ŝipo, planedo, obuso, piŝto, hormontrilo, moviĝanta nubo
-
(figure) Agmaniero, kondutregulo, per kiu oni povas atingi celon.
iri sian ĝustan vojon
eniri vojon
ne iru du vojojn per unu fojo
laŭ la vojo de vero mi iras, laŭ la vojstreko de la justo
revenu sur la vojon de la prudento
li ne ektimis ekiri la vojon al la pacifismo
li trovis la vojon al nia koro
mi ne scias: la vojon de aglo en la aero, la vojon de serpento sur roko, la vojon de ŝipo meze de la maro, kaj la vojon de viro ĉe virgulino
lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio
-
(figure) Rimedo.
jen la plej bona vojo por riĉiĝi
kie estas volo, tie estas vojo
la celo povas esti atingita per du vojoj
oni kreas rapidan vojon inter la koncepto kaj la vorto en Esperanto, sen la devojo de la traduko
-
a. (en topologia spaco E) Kontinua bildigo φ de la reela intervalo [0,1] al E.
la punkton φ(0) oni nomas komenca punkto de la vojo, kaj la punkton φ(1) oni nomas ĝia fina punkto
b. (en orientita grafeo) Tia ĉeno, ke la fina rando de ĉiu termo koincidas kun la komenca de la sekvanta termo.
En aliaj lingvoj
- La angla: way
- La belorusa: шлях
- La ĉeĥa: cesta, dráha, silnice, vozovka
- La franca: chemin, voie
- La germana: Weg
- La hebrea: דרך, מסלול
- La hinda: मार्ग [mārg]
- La hispana: camino
- La hungara: út
- La itala: via, tragitto, percorso
- La kataluna: camí
- La nederlanda: weg
- La okcitana: camin
- La pola: droga, trasa
- La portugala: caminho
- La rusa: путь
- La slovaka: smer cesty
- La turka: yol
- Volapuko: veg
- a. La belorusa: дарога, гасьцінец
- La bulgara: път, пътека
- La franca: route
- La itala: via, strada
- La kurda: re
- La pola: droga, trakt, szosa, ulica, ścieżka
- La rusa: дорога
- b. La itala: via, percorso, traiettoria
- La pola: droga, tor, kurs
- La rusa: путь
- La itala: via (fig), strada (fig)
- La pola: droga, szlak
- La rusa: путь, дорога
- La belorusa: спосаб, чын
- La hungara: mód
- La itala: via (fig)
- La pola: droga, sposób
- La rusa: путь, способ
- La itala: circuito, percorso
- a. La angla: path (in a topological space)
- La franca: chemin (dans un espace topologique)
- La germana: Weg (in einem topologischen Raum)
- La pola: droga (w przestrzeni topologicznej)
- La rusa: путь (в топологическ ом пространстве)
- b. La angla: path
- La franca: chemin (dans un graphe)
- La germana: Weg
- La pola: droga (w grafie)
- La rusa: путь