Vorto: vojaĝo
-
Iom longa irado de iu loko al alia.
plezura, turisma, eksterlanda vojaĝo
«Vojaĝo al Kazohinio»
kion spertas afrikano post vojaĝo en eksterlandon
vi forgesas tiun memorindan vojaĝon en Parizon
li senprokraste komencis prepari sin al vojaĝo en Moskvon
Rimarko: Kiel kutime ĉe la direkta akuzativo, eblas diri kaj li multe vojaĝis en la Oriento, kaj li multe vojaĝis en la Orienton; tamen la senco ne tute samas: en la unua ekzemplo temas pri multaj vojaĝoj ene de la Oriento; do, «la Oriento» tiam estas loka cirkonstanco. En la dua okazo temas pri multaj vojaĝoj el ekster «la Oriento», do tiam «la Oriento» estas cela cirkonstanco.
En aliaj lingvoj
- La bretona: beaj
- La franca: voyage
- La germana: Reise
- La hispana: viaje
- La hungara: utazás
- La nederlanda: reis
- La rusa: путешествие, поездка