Vorto: voĉo

  1. Sono de parolo, kanto, krio, farata de aero elblovita el la pulmoj kaj vibrigita de la laringo.

    • paroli per malforta, sonora, raŭka, dolĉa, mallaŭta, trema voĉo

    • aŭdigi sian voĉon

    • voku per plena voĉo

    • elokventa voĉo

    • mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj

    • obei ies voĉon

    • laŭtigi sian voĉon favore al iu

    • se vi vokos la prudenton kaj direktos vian voĉon al la saĝo

    • kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li

    • la voĉo de la prudento, konscienco

    • la voĉo de la sango de via frato krias al mi de la tero

    • obeante la voĉon de indiferenta egoismo

    • harmonia, basa voĉo

    • per la malakra voĉo de l' violonĉelo ŝi diris al li, kion ŝi ne kuraĝus esprimi per vortoj

  2. Esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto.

    • mi petas, ke ĉiu volu bone kaj libere pripensi sian voĉon

    • la homoj diskutis al kiu politika forto ili donu sian voĉon

    • esti elektita per 90 voĉoj kontraŭ 10

    • via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj

    • havi la ĉefan voĉon (tono)

    • en okazo de nombroegaleco de la voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon

    • infano kaj fiŝoj voĉon ne havas

  3. Konjugacia formo montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto.

    • aktiva, pasiva voĉo

  4. Registro, parto propra al instrumento aŭ voĉregistro en komponaĵo.

    • en murmuro monotona de la voĉo saksofona

    • kvarvoĉa kanto

    • la soprana voĉo estas tipe uzata por la ina protagonisto de la opero, ekde la lasta duono de la 18-a jarcento

En aliaj lingvoj

    • La angla: voice
    • La belorusa: голас
    • La ĉeĥa: hlas
    • La franca: voix
    • La germana: Rede, Stimme
    • La hebrea: קול
    • La hispana: voz
    • La hungara: hang
    • La indonezia: suara
    • La itala: voce
    • La kataluna: veu
    • La nederlanda: stem
    • La pola: głos
    • La portugala: voz
    • La rusa: голос
    • Tokipono: kalama
    • La angla: vote
    • La belorusa: голас
    • La germana: Stimme
    • La hungara: szavazat
    • La indonezia: suara
    • La itala: voto
    • La nederlanda: stem
    • La pola: głos
    • La portugala: voto
    • La rusa: голос
    • La belorusa: стан (лінгв.)
    • La germana: Zustandsform, Genus verbi
    • La hungara: igenem
    • La indonezia: ragam (gramatikal)
    • La itala: voce
    • La nederlanda: vorm (gramm.)
    • La pola: strona (czasownika)
    • La portugala: voz
    • La rusa: залог (грам.)
    • Latineca nomo: Genus verbi
    • La germana: Stimmlage