Vorto: vjelo
-
Eŭropa kordinstrumento en kiu kranke movata radeto frotas la kordojn, kaj klavaro modifas la kordolongojn.
ekzistis kordinstrumentoj; liuto, gitaro, liro, vjelo
Klara kaj mi prenis vjelojn por ludi dum ili kantas
En aliaj lingvoj
- La franca: vielle à roue
- La germana: Drehleier, Radleier
- La hungara: tekerőlant, nyenyere
- La itala: ghironda
- La kataluna: samfoina, viola de roda
- La nederlanda: draailier