Vorto: viziti
-
(transitiva) Iri por vidi iun hejme kaj pasigi tie kelkan tempon.
antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon
mia najbaro ordinare vizitas min ĉiutage
la murmurema kancelariano venis vizite kaj sidis sur la sofo
Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, sed ŝia patro ne permesis al li eniri
mi malsanis, kaj vi vizitis min
mi esperas vin viziti travojaĝante
ĉiun matenon la kuracisto vizitas siajn klientojn
li rondevizitis la vilaĝojn, instruante
lin ne vizitas beno de l' prospero
ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn
-
(transitiva) Iri por vidi ion.
teatramanto ofte vizitas la teatron
viziti urbon, muzeon
viziti butikan kvartalon
somere mia fratino kaj mi ofte estis ekzilitaj kamparen al la geavoj, dum la gepatroj vizitis Kongreson
la konferenco estis bone vizitita
iri viziti tiun foran insulon kun la celo vidi propraokule tiujn imponajn bestojn
-
(transitiva) Vizitadi, frekventi.
viziti lernejojn
unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon
la universitaton vizitis ankaŭ generalo Grandt
-
(transitiva) Perrete uzi retejon, t.e. legi retpaĝojn kaj tiel plu.
se vi vizitas ties retpaĝojn, vi legos ĉion, kion seborganoj anoncas al la mondo pri sia «lando»
En aliaj lingvoj
- La angla: visit
- La belorusa: наведваць, візітаваць
- La bulgara: посещавам
- La ĉeĥa: docházet, navštíviť, navštívit, navštěvovat, podívat se, zajít
- La franca: visiter
- La germana: besuchen
- La greka: επισκέπτομαι
- La hebrea: לבקר
- La hispana: visitar
- La hungara: meglátogat, felkeres
- La indonezia: [kunjung] mengunjungi
- La kataluna: visitar
- La nederlanda: bezoeken
- La portugala: visitar
- La rusa: посетить, навестить, нанести визит
- La slovaka: navštíviť, zavítať, ísť na návštevu
- La sveda: besöka
- Volapuko: visitön
- La franca: visiter
- La germana: besuchen, besichtigen
- La hungara: meglátogat, megtekint
- La portugala: visitar
- La sveda: besöka
- La germana: besuchen
- La hungara: jár (vhova)
- La portugala: frequentar