Vorto: vizitadi
-
(transitiva) Ofte aŭ regule viziti.
mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare
ili vizitadis ŝin ĉiun nokton
ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro
-
(transitiva) Iradi regule ien, por tie lerni.
ŝi devis vizitadi la lernejon kaj lerni kudri
«la moroj de la mondo postulas», ŝi diras, «ke infanoj nuntempe vizitadu gimnazion»
-
frekventi
En aliaj lingvoj
- La franca: fréquenter
- La rusa: посещать, навещать
- La rusa: посещать