Vorto: vizaĝo
-
Antaŭa parto de l' homa kapo.
nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo
bela vizaĝo estas duono da doto
ridanta, larma, senhonta vizaĝo
la heroo rigardas al la morto en la vizaĝon (vidalvide)
diru tion al mi rekte en la vizaĝo
mokadi iun ĝuste en la vizaĝon
la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten
la vizaĝo de la tero
malgranda drinkejo montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto
-
Publika senriproĉeco, pro kiu oni povas senhonte vizaĝi al homoj.
Matrono Xing publike perdigis al ŝi la vizaĝon
se neniu scius tion ĉi, ni ĉiuj povus savi la vizaĝon de via bopatrino
konservi la vizaĝon
perdi la vizaĝon
En aliaj lingvoj
- La angla: face
- La belorusa: твар
- La bulgara: лице
- La ĉeĥa: obličej
- La franca: visage
- La germana: Gesicht
- La greka: πρώσοπο
- La hebrea: פנים
- La hispana: cara, rostro
- La hungara: arc, arculat
- La indonezia: muka, wajah
- La itala: volto, viso, faccia
- La kataluna: cara, rostre
- La kroata: lice
- La nederlanda: gezicht, aangezicht
- La okcitana: cara
- La persa: چهره, صورت, رو, رخ, رخسار
- La pola: twarz
- La portugala: rosto, face
- La rusa: лицо
- La franca: face (visage)
- La hungara: becsület
- La persa: آبرو, حیثیت
- La rusa: лицо (честь), честь