Vorto: vivo
-
Spontanea aktiveco propra al organizitaj estaĵoj.
vegeta, animala vivo
perdi la vivon
esti inter vivo kaj morto
saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto
la intelekta, morala vivo
dramo plena je vivo kaj movo
vivplena strato
-
Sinsekvo de la agoj, per kiuj evidentiĝas tiu aktiveco.
ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa
vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas
homo lernas la tutan vivon
la estanta, estonta vivo
-
Uzado de tiu aktiveco laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero.
serioza, aktiva, diboĉa vivo
vivi puran vivon
vivo de artisto
En aliaj lingvoj
- La belorusa: жыцьцё
- La bulgara: живот
- La ĉeĥa: život
- La ĉina: 生活 [shēnghuó], 生命 [shēngmìng]
- La franca: vie
- La germana: Leben
- La greka: ζωή
- La hebrea: חיים
- La hispana: vida
- La hungara: élet
- La indonezia: [hidup] kehidupan
- La nederlanda: leven
- La oseta: цард
- La portugala: vida
- La rusa: жизнь
- La slovaka: život
- Tokipono: ale, ali
- Volapuko: lif