Vorto: vivi
-
(netransitiva) Posedi la kapablojn sin nutri kaj reprodukti (koncerne vegetaĵojn), kaj ankaŭ sin movi (koncerne bestojn).
mineraloj ne vivas
oni devas manĝi por vivi
a. Uzi tiujn kapablojn dum la tempo inter naskiĝo kaj morto.
vivi longe, longajn jarojn
vivu li!
vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu
li ne vivos pli, ol unu tagon
kiu vivos, tiu vidos
b. Uzi tiujn kapablojn laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero.
mi vivas kun li en granda amikeco
ili ambaŭ estis tiel malagrablaj , ke oni ne povis vivi kun ili
vivi sola, kun neleĝa edzino, en urbo, en kamparo, sub reĝo, pensie, emerite, pie
vivi en ĝojo kaj plezuro, en ĝuo kaj bruo
-
(netransitiva) Havigi al si la rimedojn por sin nutri.
la bestoj, kiuj vivas de rabaĵo
vivi de sia laboro
vivi laŭtage, per sistemo de el mano al buŝo
pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj
fastas sufiĉe, kiu vivas malriĉe
la lando vivas precipe el la terkulturo
-
(netransitiva) (figure) Daŭre resti en homa memoro.
lia gloro eterne vivos
tiu okazaĵo ankoraŭ freŝe vivas en mia memoro
-
ekzisti, esti.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: жыць
- La ĉeĥa: žít, bydlet (v, u), existovat
- La ĉina: 活 [huó], 生 [shēng]
- La franca: vivre
- La germana: leben
- La greka: ζω
- La hebrea: לחיות
- La hispana: vivir
- La hungara: él
- La indonezia: hidup
- La kurda: jîn, jiyîn
- La nederlanda: leven
- La portugala: viver
- La rusa: жить
- La slovaka: žiť, žiť, existovať, žiť, existovať
- Volapuko: lifön