Vorto: vitrino
-
Vitra instalaĵo por elmontri objektojn.
a. Elmontra, parte vitra meblo.
scienca kuriozaĵo gardata en luksa vitrino de l' Antropologia Muzeo de Madrid
13 surmuraj informpaneloj, 5 tablovitrinoj kaj vico de vitroŝrankoj
la libron oni gardas sub apartaj kondiĉoj, en ejo kun speciale prilaborita vitrino
mi ekadmiris la loĝejon de veraj riĉuloj plenplena de persaj tapiŝoj, en la vitrinoj brilis la kristaloj, sur la muroj pendis grandegaj kaj belegaj pentraĵoj
b. Montrofenestro.
ili drivis de magazeno al magazeno babilante kun gaja senrespondeco pri frivolaĵoj dum ŝi rigardis de tempo al tempo la vitrinojn
sur la muroj de la konstruaĵoj, sur la vitrinoj de la vendejoj kaj sur la fenestroj ludis kuprokoloraj briloj
En aliaj lingvoj
- La angla: glass show-case
- La belorusa: вітрына
- La bulgara: витрина
- La ĉeĥa: prosklená skříň, vitrína, zasklená nástěnka
- La franca: vitrine
- La germana: Vitrine
- La greka: βιτρίνα, προθήκη
- La hungara: vitrin
- La nederlanda: vitrine
- La pola: witryna, gablota, gablotka
- La portugala: vitrina, vitrine
- La rusa: витрина
- La slovaka: vitrína
- La sveda: vitrinskåp