Vorto: virto
-
Konstanta emo fari bonon.
pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro
la virto sin mem rekompencas
el la neceseco oni devas fari virton.
-
Ĉiu el la apartaj bonaj inklinoj de la animo.
li havas ĉiujn virtojn, krom la malavareco
la civitanaj, teologiaj virtoj
niaj virtoj estas nur plej ofte maskitaj malvirtoj
En aliaj lingvoj
- La angla: virtue
- La bulgara: добродетел
- La ĉeĥa: ctnost
- La franca: vertu
- La germana: Tugend
- La hispana: virtud
- La hungara: erény
- La kataluna: virtut
- La nederlanda: deugd
- La pola: cnota
- La portugala: virtude
- La rusa: добродетель
- La slovaka: cnosť, čnosť