Vorto: viro

  1. Homo aŭ besto de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de ido (kontraste kun ino).

    • Dio kreis la homon , en formo de viro kaj virino li kreis ilin

    • Platono dankis la Diojn pro ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, greko kaj ne barbaro

    • pastrino en tre esceptaj okazoj povas fariĝi edzino, sed nur de viro de reĝa sango

    • kvazaŭ bovo kaj bovoviro

    • virbovo-tirpovo

    • la virŝafo, kiun vi vidis kun la du kornoj

    • virbesto kaj ino el ĉiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio, kaj la Eternulo fermis post ili.

    • ĝi estas virseksulo, kaj la malbeleco sekve ne tiom multe malutilas

    • bruadas kaj ĝemas viraro

  2. Maturaĝa virseksa homo (kontraste kun infano).

    • el la malgranda knabo fariĝis viro, brava viro, kiu kaŭzadis al siaj gepatroj nur ĝojon

    • la plej certa rimedo veki viron el lia ama deliro estas ĵeti malbenojn sur lian filon

En aliaj lingvoj

    • Ido: viro
    • La angla: man
    • La belorusa: самец
    • La ĉeĥa: muž
    • La ĉina: 男人 [nán rén], 男子 [nán zǐ]
    • La franca: mâle (subst.)
    • La germana: Mann
    • La greka: αρσενικό
    • La hebrea: זכר (בעל חיים), ℷבר
    • La hispana: macho
    • La hungara: hím, kan
    • La kurda: mirov, merî, peya, zilam
    • La nederlanda: man
    • La okcidentfrisa: man
    • La pola: samiec
    • La portugala: macho
    • La rusa: самец
    • La slovaka: samec, chlap (samec), muž, chlap (samec)
    • La turka: erkek, adam
    • Tokipono: mije
    • Volapuko: man
    • La belorusa: мужчына
    • La ĉina: 成年男子 [chéng nián nán rén]
    • La franca: homme (adulte)
    • La greka: άνδρας
    • La hispana: hombre
    • La hungara: férfi
    • La pola: mężczyzna
    • La portugala: homem
    • La rusa: мужчина
    • La slovaka: muž