Vorto: virino
-
Homino, kontraste kun virhomo.
en formo de viro kaj virino Li kreis ilin
en unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino
saĝa virino konstruas sian domon, sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj
la lango de virino estas ŝia glavo
kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas
-
Maturaĝa homino, kontraste kun infano.
Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn
la virino gravediĝis, kaj naskis filon
jam virino, ne knabino
virinoj kaj knabinoj dancas unu kun alia
En aliaj lingvoj
- Ido: muliero
- La angla: woman
- La belorusa: жанчына
- La ĉeĥa: žena
- La ĉina: 女人 [nǚ rén], 女子 [nǚ zǐ]
- La estona: naine
- La franca: femme
- La germana: Frau
- La greka: γυναίκα
- La hebrea: אשה
- La hispana: mujer
- La hungara: nő
- La nederlanda: vrouw
- La okcidentfrisa: frou
- La pola: kobieta
- La portugala: mulher
- La rusa: женщина
- La slovaka: žena
- La turka: kadın
- Tokipono: meli
- Volapuko: vom
- La ĉina: 成年女子 [chéng nián nǚ zǐ], 妇女 [fù nǚ]
- La franca: femme (adulte)