Vorto: virina
-
Karakterizanta hominon, kontraste kun virhomo.
larmo virina baldaŭ sekiĝas
pli tiras virina haro, ol ĉevala paro
virina lango buĉas sen sango
virina rideto pli kaptas ol reto
li estis bela junulo, kun vizaĝo preskaŭ virina
ŝia virina instinkto puŝis ŝin al forkuro
japana virina koruso parkere kantis hungarajn melodiojn
feinoj, elfinoj, sovaĝulinoj kaj aliaj virinaj vivaĵoj
-
Karakterizanta seksmaturan virinon kontraste kun knabino.
la pensoj de la fraŭlino fariĝis pli delikataj kaj pli virinaj
mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu ĉi estas: ĉu li jam estas edzigita?
-
Gramatika genro, kiu, kontraste kun la genroj vira kaj neŭtra, markiĝas per la samaj artikoloj, pronomoj kaj tiel plu. kiuj estas uzataj por virinaj homoj.
en la lingvo germana «kapo» havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan
la sufikso «in» signifas la virinan sekson
En aliaj lingvoj
- La angla: female, womanly, feminine
- La belorusa: жаночы, жаноцкі
- La ĉeĥa: ženský
- La ĉina: 女 [nǚ]
- La franca: féminin
- La germana: weiblich
- La greka: θηλυκός, γυναικείος
- La hebrea: נשי
- La hispana: femenino
- La hungara: női
- La nederlanda: vrouwelijk
- La okcidentfrisa: froulik
- La pola: żeński
- La portugala: feminino
- La rusa: женский
- La slovaka: ženský
- Tokipono: meli
- Volapuko: vomik