Vorto: virga
-
Ne spertinta amoron.
mi estas pastrino kaj mi ĵuris resti virga
malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion
sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj
en sia juneco ili malĉastis, tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj
jen la malgranda Helga staris en sia tuta beleco, kun larmoj sur la ruĝiĝantaj virgaj vangoj
mia koro konis nenian alian amon, mia mano ĉiam ankoraŭ estas libera, mi ĉiam ankoraŭ estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita
la fratino maldelikate deŝiris la virgan vualon, kovranta la revojn de ŝia koro
-
Ne esplorita, ne kulturata, ne difektita.
la tuta lando estis ankoraŭ virga, kaj la sola homa signo estis karavanvojo
virga pureco kaj refreŝiga aromo estis en la delikataj folioj
per virga ruĝo timiano flamas kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando
super Betanio pendis la virga bluo de la ĉielo
En aliaj lingvoj
- Ido: virga
- La angla: virgin, virginal
- La belorusa: нявінны, цнатлівы, некрануты
- La ĉeĥa: panenský, panický
- La franca: vierge, virginal
- La germana: jungfräulich
- La greka: παρθένος
- La hebrea: בתולי
- La hispana: virgen
- La hungara: szűz
- La indonezia: perawan
- La kataluna: verge (adj.)
- La nederlanda: maagdelijk
- La portugala: virgem
- La rusa: девственный
- La slovaka: panenský, panický
- Volapuko: virgik
- La germana: rein, unberührt