Vorto: vira
-
Karakterizanta la virojn.
vira organo, birdo, infano, sekso
a. Karakterizanta virhomojn kontraste kun hominoj.
en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina
ŝi naskis filon, viran infanon
estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filiŝtoj!
forta vira voĉo ekkriis
li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin ankaŭ sur ĉevalo
viroj altaj, kun fiera mieno kaj vira energio en la vizaĝo
li eĉ ne vidis la virinan silueton malantaŭ la vira figuro
vi aspektas tiel vire maltima!
b. Karakterizanta virojn, t.e. maturan kontraste kun infanoj.
kiu naskiĝas en via domo, mortos en la vira aĝo
sonĝis pri la tempo de sia juneco kaj de sia vira aĝo
-
Gramatika genro, kiu, kontraste kun la genroj ina kaj neŭtra, markiĝas per la samaj artikoloj, pronomoj kaj tiel plu. kiuj estas uzataj por viraj homoj.
vira pronomo, sufikso
en la lingvo germana «kapo» havas viran sekson
-
(parolante pri rimo) Finiĝanta per akcenta silabo; (parolante pri cezuro) sekvanta akcentan silabon.
«dolor'», «kor'» konsistigas virajn rimojn
En aliaj lingvoj
- La angla: male, manly, masculine
- La belorusa: мужчынскі
- La ĉeĥa: mužný, mužský
- La franca: masculin
- La germana: männlich
- La greka: αρσενικός, ανδρικός
- La hebrea: זכרי, ℷברי
- La hispana: masculino
- La hungara: hím-, kan-
- La nederlanda: mannelijk
- La okcidentfrisa: manlik
- La pola: męski, samczy
- La portugala: masculino
- La rusa: мужской
- La slovaka: mužský, zmužilý, zmužilý
- Tokipono: mije
- Volapuko: manik
- a. La ĉina: 男 [nán]
- La hispana: masculino
- La hungara: férfi-
- La pola: męski
- La slovaka: mužský
- b. La hungara: férfias
- La pola: mężny
- La slovaka: chlapský
- La hungara: hím-