Vorto: vindi
-
(transitiva) Ĉirkaŭvolvi iun, precipe suĉinfanon aŭ mortinton, per longa tuko.
ŝi naskis sian unuan filon kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon
la junuloj leviĝis kaj lin ĉirkaŭvindis kaj forportis kaj enterigis
ili do prenis la korpon de Jesuo kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo
statuo de la dio Ptah vindita de l' piedoj ĝis la brusto
-
(transitiva) Vesti la malsupran korpoparton de suĉinfano aŭ persono ne kapabla uzi necesejon per tuko aŭ kalsonsimila sorba peco por reteni la pisaĵon kaj fekaĵon.
-
(transitiva) Ĉirkaŭvolvi korpoparton por kuraci, senmovigi, senfunkciigi aŭ protekti ĝin.
vindi la vunditan brakon
vindi la okulojn al iu
-
vesti
En aliaj lingvoj
- La angla: swathe, swaddle, wrap
- La belorusa: спавіваць, перавязваць, хутаць, захінаць
- La ĉeĥa: obvázat, povít, vít, zavinout, zavázat
- La franca: langer
- La germana: wickeln, einwickeln
- La hispana: empañar (poner pañal, o envolver a un bebé), amotarjar
- La hungara: bepólyáz, becsavar
- La kataluna: embolcallar, cobrir (amb tela)
- La nederlanda: omwikkelen, inbakeren
- La pola: zawijać, owijać, spowijać
- La portugala: envolve
- La rusa: пеленать, спеленать
- La slovaka: obviazať, ovinúť, zavinúť
- La franca: changer les couches
- La germana: windeln, wickeln
- La hispana: empañar (poner pañal)
- La hungara: bepelenkáz
- La kataluna: bolcar
- La pola: przewijać
- La portugala: pôr fralda
- La rusa: пеленать, спеленать
- La angla: bandage
- La franca: bander, panser
- La germana: verbinden, umwickeln
- La hispana: vendar
- La hungara: bepólyáz
- La kataluna: embenar
- La pola: owijać, bandażować
- La portugala: enfaixar
- La rusa: перевязывать, перевязать