Vorto: vigla

  1. Freŝa, gaja, kiel pro ĵusa vekiĝo el bona dormo.

    • vigla humoro

    • vigla vizaĝo

    • ekde la sunleviĝo, sana kaj vigla li postulas siajn librojn

  2. Rapidaga, rapidmova; plena je ekscito kaj vivo.

    • vigla knabo

    • danci per viglaj saltoj

    • vigla stilo

  3. Rapide kaj aktive progresanta; diligenta, energia.

    • vigla trafiko, laboro, propagando, grupo

  4. Atente prigardanta, observema.

    • vigla gardemo

En aliaj lingvoj

    • La angla: alert
    • La belorusa: бадзёры
    • La ĉeĥa: bdělý, bystrý, hbitý, jarý, čilý, čiperný, živý
    • La franca: alerte (adj.), animé, vif
    • La germana: munter
    • La hispana: despierto, espabilado, listo
    • La hungara: élénk
    • La malaja: semangat
    • La nederlanda: levendig, kwiek
    • La rusa: бодрый
    • La slovaka: bdelý, bystrý, pohyblivý, vrtký, čiperný, čulý, živý
    • La belorusa: жвавы, рухавы, імглівы
    • La germana: lebhaft, flink
    • La hungara: fürge, virgonc
    • La rusa: резвый, бойкий
    • La belorusa: энэргічны, жывы
    • La germana: rege, lebhaft
    • La hungara: élénk
    • La rusa: энергичный, оживлённый
    • La germana: aufmerksam
    • La hungara: éber
    • La rusa: внимательный, пристальный