Vorto: vido
-
Vidado.
je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero
unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj
arbo ĉarma por la vido
malaperis el nia vido
je la unua vido tio ŝajne estis malbona moro
baldaŭ ŝi malaperis el publika vido
ĉia lingvaĵo reprezentas la aŭtoran stilon, ties guston kaj internan vidon de la priskribata temo
-
Vidpovo.
la maljunulino, kiu havis malklaran vidon, ne rimarkis tion
-
Aspekto.
laŭ ŝia ekstera vido oni ne povis ŝin nomi maljunulino
oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido
ĝi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ĝi vidon tre ridindan
En aliaj lingvoj
- La angla: view
- La ĉeĥa: spatření, zrak
- La franca: vue
- La germana: Sehen, Blick
- La hispana: vista
- La hungara: látás
- La kataluna: vista
- La pola: widok
- La slovaka: schopnosť vidieť, videnie
- La angla: sight
- La germana: Sehfähigkeit
- La pola: wzrok
- La angla: appearance
- La belorusa: выгляд
- La germana: Aussehen, Anblick
- La hispana: aspecto
- La hungara: kinézet
- La pola: widok, wygląd
- La rusa: вид
- La slovaka: výzor