Vorto: vidi
-
(transitiva) Senti per la okuloj, percepti la bildojn de objektoj.
ni vidas per la okuloj
li ne plu vidas
mi vidis lin fali
neniu okulo min vidu
vi vidos la infanojn de viaj infanoj
en sonĝo princinon mi vidis
ke li ne vidu la tombon
ne vidama turismo enŝipigis nin
-
(transitiva) Ĉeesti, konstati.
kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj
baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis
mi vidas plezure, ke vi ne estas malsana
oni neniam vidis tian arogantecon
kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona
-
(transitiva) Koni, kompreni.
Dio vidas la fundon de nia koro
el la antaŭaj rimarkoj oni povas vidi mian opinion pri tio
mi ne povas vidi la signifon de tiuj vortoj
ĉu vi vidas nun nian eraron?
Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraŭ
-
(transitiva) (iun) Renkonti, viziti, akcepti.
sian dolĉan knabon ŝi estis vidonta post la manĝado, kaj por tio oni ŝin denove vokis
petu lin reveni, mi ne havas nun la tempon vidi lin
En aliaj lingvoj
- La angla: see
- La belorusa: бачыць
- La bulgara: виждам, гледам
- La ĉeĥa: vidět, vidět
- La franca: voir
- La germana: sehen
- La hispana: ver
- La hungara: lát
- La kataluna: veure
- La kurda: dîtin
- La malaja: lihat
- La nederlanda: zien
- La pola: widzieć
- La portugala: ver
- La rusa: видеть
- La slovaka: chápať, ponímať, predstavovať si, vidieť
- Tokipono: lukin
- Volapuko: logön