Vorto: video
-
Arto pri elektronika registro, prilaboro aŭ telekomuniko de moviĝaj bildoj; videarto.
ni havis okazon vidi kaj aŭskulti per video la faman operon «La Bohème»
oni spektas vidbendon, aŭ videoludas, aŭ konsultas teletekston
Liza montris al mi novan videofilmon pri la fama ĉina cirko
ŝi ne havas videoaparaton por projekcii al li ian infanan bildfilmon
preskaŭ ĉiu jam havas hejme videomagnetofonon, ne necesas viziti kinejojn: ĉion eblas rigardi hejme
mi lastatempe ricevis Macbook-on de mia laborejo, kaj ĝi inkluzivas kameraon por videobabili
per videokonferenco parolis el Usono profesoro Sami Repishti
-
Videaĵo.
kiel rapide ĉe vi rulas videoj en YouTube?
aŭdregistraĵoj, videofragmentoj kaj citaĵoj de samtempuloj
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: video
- La franca: vidéo
- La germana: Videotechnik
- La hebrea: וידאו
- La hispana: vídeo, video
- La indonezia: video
- La slovaka: video
- La germana: Video