Vorto: vico
-
Sinsekvo da personoj aŭ objektoj aranĝitaj laŭ unu linio, unu apud aŭ post alia.
la rivero fluas inter du montaj vicoj
birdoj fluge sekvis en du longaj vicoj
vicoj da dometoj en vilaĝo
vicoj da soldatoj
la regimento staris en vicoj
la unua vico de seĝoj en teatro, de arboj en ĝardeno
esti la lasta en la vico
la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael
vi trovos en la vicoj de niaj societanoj fervorajn amikojn
dentvicaj frontonoj
-
Longa sinsekvo da okazoj aŭ momentoj en la tempo.
dediĉi tutan vicon da jaroj al la ellernado de la latina lingvo
pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj, antaŭ ol la afero estos decidita
post longa vico da batalado kaj suferoj
ŝia konduto prezentis vicon da nekonsekvencaj agoj
ĉio, kio okazis al mi estis ja vico da mirakloj
-
En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, je kiu ĉiu el ili plenumiĝas.
nun estas via vico ludi
ĝis nun oni atakadis aliajn urbojn, nun venis la vico al nia urbo
plenumita via ofico, nun pasis via vico
-
(en aro E) Bildigo de iu subaro de la aro de entjeroj al E.
entjera, racionala, reela, kompleksa vico
la vico de ĉiuj entjeraj kvadratoj
Rimarko: La nocio vico servas por formale paroli pri sinsekvoj da elementoj el E, ekz-e la sinsekvo (1/n)n > 0 de ĉiuj inversoj de pozitivaj entjeroj. Anstataŭ uzi funkciecan skribaĵon por signi vicon, oni kutime preferas skribi (ui)i∈I. La bildon de n per u oni nomas la n-a termo de la vico kaj oni signas per un. Konforme kun tia skribaĵo n estas nomata la indico.
En aliaj lingvoj
- La angla: row
- La belorusa: шэраг, чарада, рад
- La ĉeĥa: fronta, pořadí, zástup, řada
- La franca: rang, rangée, file (rangée), suite (succession, math.), série (succession), succession, tour (rang)
- La germana: Reihe, Linie, Schlange
- La hispana: fila, hilera
- La hungara: sor, sorozat
- La kataluna: rastellera, filera, sèrie, cua
- La nederlanda: rij, file
- La portugala: fila
- La rusa: ряд
- La slovaka: poradie, rad
- La germana: Reihe
- La hispana: serie, tanda
- La kataluna: sèrie, seguit, tanda
- La nederlanda: reeks
- La portugala: série
- La rusa: череда
- La belorusa: чарга
- La germana: Reihe
- La hispana: turno
- La kataluna: torn, volt
- La nederlanda: beurt
- La portugala: vez
- La rusa: очередь
- La angla: sequence
- La belorusa: пасьлядоўнасьць
- La franca: suite (math.)
- La germana: Folge
- La hispana: secuencia
- La kataluna: successió
- La nederlanda: reeks
- La pola: ciąg
- La portugala: seqüência
- La rusa: последовательность