Vorto: viŝi
-
(transitiva) Purige froti.
a. Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon aŭ malsekecon.
viŝi fenestron por pli klare vidi
viŝi al si la okulojn
manviŝilo estas malgranda tuko por viŝi al si la manojn
b. Forigi malpuraĵon de objekto per frotado, deviŝi.
viŝi polvon de l' planko
En aliaj lingvoj
- La angla: wipe
- La bulgara: бърша
- La franca: essuyer
- La germana: wischen
- La hebrea: לנגב
- La hispana: enjugar, secar, frotar>, limpiar (la humedad)
- La hungara: töröl, dörgöl
- La indonezia: [lap] mengelap, [seka] menyeka
- La kurda: paqijkirin
- La nederlanda: wissen, afvegen
- La persa: پاک کردن
- La portugala: enxugar, esfregar
- La turka: silmek
- a. La belorusa: выціраць, праціраць
- La rusa: вытереть, вытирать
- b. La belorusa: сьціраць
- La rusa: стереть, стирать (что-л. с чего-л.)