Vorto: veti

  1. Interkonsenti pri monsumo aŭ valoraĵo, ĝenerale ambaŭflanke egala, kiun la malpravanto devos pagi al la pravanto.

    • la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj ne venkos pli ol tri fojojn

    • veti dek frankojn kontraŭ unu

  2. Riski sumon en ludo por tia aŭ tia ludanto, en konkurado por tia aŭ tia ĉevalo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: bet, wager
    • La bulgara: залагам
    • La ĉeĥa: sázet se, vsadit se
    • La franca: jouer (de l'argent), parier
    • La germana: wetten
    • La greka: στοιχηματίζω
    • La hispana: apostar
    • La hungara: fogad (vmibe)
    • La itala: scommettere
    • La kataluna: apostar, jugar
    • La nederlanda: wedden
    • La pola: zakładać się, robić zakład
    • La portugala: apostar
    • La rusa: биться об заклад, держать пари
    • La slovaka: staviť sa (o niečo), vsadiť na niečo
    • La angla: gamble
    • La germana: wetten, verwetten
    • La itala: puntare, scommettere
    • La pola: stawiać (na coś/kogoś), obstawiać
    • La rusa: поставить (на лошадь)