Vorto: vesto
-
Ĉio, per kio oni kovras la korpon.
surmeti, demeti veston
malnova, eluzita vesto
li faris al li mikskoloran veston
li disŝiris siajn vestojn
ŝi kaptis lin je lia vesto, dirante: kuŝiĝu kun mi, sed li lasis sian veston en ŝiaj manoj kaj forkuris
kia drapo, tia vesto
kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas
valoras ne la vesto valoras la enesto
vesto homon prezentas (monaĥo)
kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono
lia nigra vesto estis el la plej kara ŝtofo
civilaj vestoj
funebraj vestoj
lanaj kaj katunaj talivestoj
la tuta vestaro
la arbaro montris sian multkoloran veston
rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero
En aliaj lingvoj
- La belorusa: адзеньне, апранаха, убор, строі, вопратка, адзёжа
- La bulgara: облекло, дрехи
- La ĉeĥa: šaty, oblek, část oděvu (kalhoty, svetr, košile apod.)
- La franca: habit, vêtement
- La germana: Kleidung
- La greka: ρούχα
- La hispana: vestido
- La hungara: ruha, öltözet, öltözék
- La nederlanda: kleding, kleren, kledij
- La portugala: roupa, vestimenta, vestido
- La rusa: одежда
- La slovaka: časť odevu, šaty
- La turka: elbise, giysi
- Tokipono: len