Vorto: vertoĉapo
-
Eta ronda duonsfera ĉapeto kovranta nur la verton, uzata interalie de katolikaj pastroj.
-
(de sfero ) Ĉiu el ĝiaj partoj situantaj ambaŭflanke de ĝin sekcanta ebeno.
Rimarko: En terminaroj oni pli ofte trovas la sinonimon kaloto, sed la uzo de speciala radiko por nur tiu termino ŝajnas senutila.
Rimarko: Vertoĉapo de sfero estas aparta kazo de zono, kiam unu el la sekcantaj ebenoj tanĝas la sferon. Tial Bricard nomas tion «unubaza zono».
En aliaj lingvoj
- La angla: skull cap
- La franca: calotte (coiffure)
- La germana: Pileolus
- La hispana: solideo
- La hungara: pileolus
- La itala: calotta
- La nederlanda: kalotje
- La pola: piuska, jarmułka
- La rusa: тюбетейка, камилавка, ермолка, скуфья
- La angla: spherical cap
- La franca: calotte (sphérique)
- La germana: Kugelkappe, Kalotte
- La hungara: gömbsüveg
- La pola: czasza (kulista)
- La portugala: calota (esférica)
- La rusa: шапка сферы