Vorto: vertikala

  1. (rilate al iu loko de la tersurfaco) Rilata al la vertikalo de la loko; direktita laŭ tiu vertikalo.

    • vertikala pozicio de objekto

    • la tera gravito kreas vertikalan forton

    • vertikala muro, fosto, turo

    • kontrolu la vertikalecon de la ŝranko

    • sidis en vertikala pozicio kaj multe pensis

    • estis tedata de la fiksrigardado al ebena, blanka plafono kaj vertikaligis sian sidan pozicion

  2. Apartenanta al tiu direkto en la teksto, kiu estas vertikala se la tuta tekstosurfaco estas vertikala.

    • en la ĉina skribosistemo la linioj ofte estas vertikalaj

    • vertikala formato de libro

  3. horizontala, oblikva.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: вэртыкальны
    • La franca: vertical (adj.)
    • La germana: vertikal
    • La hungara: függőleges
    • La kataluna: vertical (adj.)
    • La nederlanda: verticaal
    • La portugala: vertical
    • La rusa: вертикальный
    • La sveda: vertikal, lodrät