Vorto: versio

  1. Produkto farita kun kelkaj apartaj ecoj, kiuj distingigas ĝin de la normala prezento aŭ de aliaj versioj.

    • la G-banko aperigis, en pluraj lingvoj kaj en du versioj (populara kaj scienca) historion de la banko

    • en Interreto ekzistas kelkaj versioj pri la historio de Seborgo

  2. Eldono.

    • Internacia Ĉambro de Komerco eldonis, komence de ĉi tiu jaro, novan version de «Inkotermoj»

    • la nuna versio de Ĉapelilo

    • korektita versio

En aliaj lingvoj

    • La angla: version
    • La belorusa: вэрсія
    • La franca: version
    • La germana: Ausführung, Version
    • La hungara: verzió, változat
    • La itala: versione
    • La kataluna: versió
    • La nederlanda: uitgave (versie)
    • La rusa: версия
    • La angla: edition, revision
    • La germana: Ausgabe, Auflage
    • La hungara: szövegváltozat, kiadás