Vorto: versaĵo
-
Peco verkita en versoj, nelonga poeziaĵo.
tiel ekzemple en la versaĵo «Al la Esperantisto» estas ne malregule uzita la esprimo «la celo estos alvenita»
kiam ŝi volis porti la kuleron al sia buŝo, ŝi rimarkis la papereton kun la ringo, elprenis ĝin el la glaciaĵo kaj legis la versaĵon
jen li staris supre en la ĉambro kaj tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo, versaĵo de sinjoro la leŭtenanto mem
plenaĝuloj ĝuas liajn lirikajn versaĵojn, grandajn poemojn kaj prozaĵojn
Kabe eldonis sian tradukon «Versaĵoj en prozo de I.S. Turgenev» en Moskvo, ĉe «Esperanto» en 1909
En aliaj lingvoj
- La angla: verse, piece of verse
- La belorusa: верш
- La franca: poésie (œuvre en vers)
- La germana: Gedicht
- La hispana: poesía
- La hungara: vers
- La kataluna: poesia
- La nederlanda: gedicht
- La pola: wiersz
- La portugala: poema
- La rusa: стихотворение
- La turka: şiir