Vorto: vero
-
Ideo de io, kio estas konforma al la realo.
la vero ĉiam venkas
la tempo ĉiam malkaŝas la veron
kiu diras la veron, havas suferon
amiko estas kara, sed vero pli kara
estas vero, ke li tiel parolis
lia verdiremo ne estas duba
la filozofiaj, sciencaj veraĵoj
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: pravda
- La franca: vérité (une vérité)
- La germana: Wahrheit
- La hispana: verdad
- La hungara: igazság, valóság
- La nederlanda: waarheid
- La portugala: verdade
- La rusa: истина, правда
- La slovaka: pravda
- La turka: gerçek(bir gerçek)
- Tokipono: lon, ijo lon