Vorto: verko

  1. Arta aŭ scienca produkto de la spirito.

    • ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos estas nur verkoj privataj

    • legi ĉiujn verkojn de Moliero

    • la glora verko de Pasteur

    • majstroverko

  2. (figure) Rezulto de agado.

    • tiu malordo estas la verko de fremduloj

    • kelkdeko da tagoj sufiĉis, por ke la popolo forgesu, ke ĉiuj verkoj de Herhor estis nur plenumo de la intencoj de la juna faraono

    • ili ŝajnigas, ke la atako kontraŭ la temploj estas la verko de Fenicianoj

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: dílo, konání, kus, skladba, spis, verk (hovor.), výtvor
    • La franca: œuvre, ouvrage
    • La germana: Werk, Opus
    • La hispana: obra (literaria, musical)
    • La hungara: mű, alkotás, írásmű
    • La itala: opera
    • La nederlanda: kunstwerk, werk, opus
    • La portugala: obra, trabalho
    • La rusa: произведение, сочинение, труд
    • La slovaka: dielo, skladba, spis, výtvor
    • La sveda: verk
    • La hungara: mű
    • La nederlanda: werk
    • La rusa: дело (чьих-то рук)