Vorto: vergo

  1. Longa, rekta fleksebla branĉeto.

    • garbejoj plektitaj el vergoj

  2. Branĉeto, aŭ fasketo da tiuj, per kiu oni frapas por puni.

    • ricevi vergojn

    • vergo doloras, sed saĝon ellaboras

    • la Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj kaj la vergon de la regantoj

  3. Mallonga metala stango.

    • fera vergo

En aliaj lingvoj

    • La angla: rod
    • La ĉeĥa: prut
    • La franca: verge (bois), baguette
    • La germana: Rute, Gerte
    • La hispana: vara, verga, regla
    • La hungara: vessző
    • La kataluna: verga, vara
    • La nederlanda: roede, roe, gard
    • La pola: kij
    • La portugala: verga, vergasta, vara
    • La rusa: прут
    • La slovaka: prút
    • La angla: switch, cane
    • La pola: rózga, witka, kij
    • La rusa: розга
    • La pola: pręt