Vorto: ventro

  1. Parto de la korpo, enhavanta la stomakon kaj intestojn, inter brusto kaj pelvo.

    • kuŝi sur la ventro

    • lia ventro dikiĝas

  2. Tiu parto, konsiderata kiel sentiganta la malsaton kaj akceptanta la nutraĵojn.

    • ventro malsata orelon ne havas

    • sur la ventro veluro, en la ventro murmuro

    • liaj okuloj estas pli grandaj ol la ventro

    • tiuj, kiuj zorgas nur pri la ventro

  3. Tiu parto konsiderata ĉe la ino kiel loĝejo de naskiĝonto.

    • ho filo de mia ventro

    • senfrukta ventro

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: bachor, břicho, útroby
    • La franca: ventre
    • La germana: Bauch
    • La greka: κοιλιά
    • La hebrea: בטן
    • La hispana: vientre
    • La hungara: has
    • La indonezia: perut
    • La itala: ventre, pancia (ventre)
    • La kataluna: ventre
    • La nederlanda: buik
    • La pola: brzuch
    • La portugala: ventre, barriga
    • La rusa: живот
    • La slovaka: bachor, brucho, útroby
    • La sveda: mage, buk
    • La turka: karın
    • Tokipono: insa
    • La hispana: tripa
    • La rusa: брюхо
    • La hispana: barriga, panza, tripa
    • La rusa: лоно