Vorto: vento

  1. Pli aŭ malpli rapida movado de la aero en la atmosfero.

    • sur la valo neĝa vento blovas ĉiam pli

    • vibras vok' en vaga vento

    • li portiĝis sur la flugiloj de la vento

    • disflugiĝi kiel polvo en vento

    • ili remis laŭ la orienta bordo en senvento

    • flugas kun la ventoj

    • kun veloj sub la vento

    • la popolaĉo, kiel hordeo sur kampo, iras kun la vento

    • li ŝanĝiĝas kiel la vento

    • flugema kiel vento

    • batadi la venton

    • li serĉas la venton sur la kampo

    • minacas dento al la vento

  2. (figure) Ĝenerala disvastiĝanta tendenco.

    • blovis afrika vento

    • Kroatoj jam longe estas ege malkontentaj pro la regmaniero kaj fine la morto de la diktatoro ebligis novan venton

En aliaj lingvoj

    • La angla: wind
    • La belorusa: вецер
    • La bulgara: вятър
    • La ĉeĥa: vítr
    • La ĉina: 风 [fēng]
    • La franca: vent
    • La germana: Wind
    • La greka: άνεμος
    • La hispana: viento
    • La hungara: szél
    • La indonezia: angin
    • La itala: vento
    • La nederlanda: wind
    • La pola: wiatr
    • La portugala: vento
    • La rusa: ветер
    • La slovaka: vietor
    • La turka: rüzgâr
    • Tokipono: kon
    • Volapuko: vien
    • La pola: wiatr