Vorto: venki

  1. Superi malamikon en batalo, milito.

    • mi venkis ĉiujn kvin atakantojn

    • nia lando venkos

    • venkobati armeon

    • venkopreni urbon

  2. Superi konkuranton.

    • la laŭreato facile venkis ĉiujn poetojn en la konkurso

  3. (figure) Transpasi malhelpaĵon, baron.

    • sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj

    • li neniam venkis la alfabeton

    • venki ĉiujn barojn

    • venki malfacilaĵon

    • venki sian timon, konsternon, multajn antaŭjuĝojn

    • la scivolemo venkis la singardon

    • la partiaj pasioj venkis super la prudento

    • lia insisto venkis mian ŝanceliĝon

    • la vero ĉiam venkas

    • la venkitoj de la vivo

    • ni povos supervenki la krizon

En aliaj lingvoj

    • La angla: conquer, win
    • La belorusa: перамагаць
    • La ĉeĥa: porazit, potřít, přebít, překonat, přemoci, vítězit, zvítězit
    • La franca: vaincre
    • La germana: siegen, besiegen
    • La greka: νικώ
    • La hispana: vencer
    • La hungara: győz, legyőz
    • La indonezia: [menang] memenangkan
    • La itala: vincere (battere, sconfiggere)
    • La kataluna: vèncer
    • La nederlanda: overwinnen, winnen
    • La pola: wygrać, pokonać, zwyciężyć
    • La portugala: vencer
    • La rusa: побеждать, победить
    • La slovaka: poraziť, premôcť, zvíťaziť
    • La germana: siegen, besiegen
    • La pola: wygrać, zwyciężyć
    • La germana: überwinden
    • La pola: przezwyciężyć, pokonać