Vorto: veni
-
(netransitiva) Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas.
mi vokas la knabon kaj li venas
mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ
malamiko venis en nian landon
li venu kaj mi pardonos al li
venu, ni atendas vin
ĉu mi venis tien ĉi por doni al vi trinki?
la unue veninta
venigi kuraciston
venigi fiakron, librojn el Parizo
malfeliĉon Mi venigas de nordo
maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo
estu bonveninta
mi salutas kaj bonvenigas la novan verkon
saĝo venas al via koro
venos en vian koron diversaj deziroj
-
(netransitiva) Moviĝi de la loko, kie oni estis, ĝis alia loko.
mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo
li venas de Usono
greno, kiu venas de Siberio
la vento venas de Nordo
el Dia buŝo venas saĝo
la helpo venas de la Eternulo
la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn venantajn nur de mi
-
(netransitiva) Atingi difinitan lokon, kien oni intencis iri.
kiam tiu ĉi knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin
apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon
tiu famo venis ĝis miaj oreloj
kiam oni bone scipovas lingvon, la vortoj venas flue kaj glate sur la lango
beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas grenon
-
(netransitiva) Trafi celon, atingi rezulton.
veni al celo
jam longe mi venis al la konvinko, ke...
la konkludo al kia mi venis...
veni al interkonsento, al erara opinio
fine veni al la demando, al la diskutotaĵo
se al sento kaj prudento ankoraŭ iom estas ĝi venebla
-
(netransitiva) Esti la rezulto de.
tio venas de apartaj cirkonstancoj
de tio venas la malbono
nur de malhumileco venas malpaco
ofte leteroj perdiĝas en la vojo, kaj de tio venas neatenditaj malagrablaĵoj
tio ne povas venigi ĝeneralan senarmiĝon
-
(netransitiva) Okazi siatempe, parolante pri momento aŭ fakto.
fine venis la horo, la tempo
bona ideo venas post la pereo
venko venas per multe da konsiliĝo
al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis
kiam venos la printempo
la tempon venontan ankoraŭ neniu konas
-
(netransitiva) Sekskuniĝi kun.
kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis
En aliaj lingvoj
- La angla: come
- La bulgara: идвам
- La ĉeĥa: dojít, dospět, dostavit se, přijít, přijít
- La franca: venir
- La germana: kommen
- La hebrea: לבוא
- La hispana: venir
- La hungara: jön
- La indonezia: datang
- La nederlanda: komen
- La pola: przybyć, przychodzić
- La portugala: vir
- La rumana: sosi, veni
- La rusa: прийти, приходить
- La slovaka: dostať sa (niekam), dôjsť, prísť
- Tokipono: kama
- La hungara: jön
- La portugala: vir
- La hungara: érkezik
- La portugala: chegar, vir
- La hungara: jut (átv.)
- La portugala: chegar, atingir
- La hungara: ered, származik
- La portugala: vir, resultar
- La hungara: eljön, megérkezik
- La portugala: vir
- La hungara: együtt van (szexuálisan)
- La rusa: войти