Vorto: veneno
-
Substanco, tute aŭ parte detruanta la funkciojn de la vivo.
la veneno de serpento
pereiga veneno de aspidoj
mi estis tute certa, ke min atendas turmentoj kaj martireco, kaj tial mi prenis venenon, kiu post kelke da horoj min mortigos
la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia
mi ŝmiros per veneno mian glavon
homo, kiu pasigas unu tagon en la centro de Milano, Palermo aŭ Triesto, inhalas tiom da veneno, kiom egalas al fumado de 15 cigaredoj
la polico malkovris la venenon metamidofoso, organika fosfora kombinaĵo uzata kiel insekto-mortigilo
malgranda dozo da veneno pretigas la korpon, por ke ĝi rezistu al pli grandaj atakoj de veneno samspeca
veneno tute ne bagatela: cianido
-
(figure) Io, kio malbone efikas al la humoro, funkcioj de la socio kc.
troa festeno estas veneno
fiŝo sen vino estas veneno
la veneno de miaj ĉirkaŭantoj, la malicaĵo de iliaj lipoj
vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto
la venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino
Eŭropa Unio ŝajne komprenis la signifon kaj eŭropan dimension de la antisemita veneno
malfavora propagando, verdire veneno, elpumpata tagon post tago de bulvardaj gazetaĉoj
En aliaj lingvoj
- La angla: poison
- La belorusa: яд, атрута
- La bulgara: отрова
- La ĉeĥa: jed
- La franca: poison (subst.), venin
- La germana: Gift
- La greka: δηλητήριο
- La hispana: veneno
- La hungara: méreg
- La indonezia: racun, toksin
- La kataluna: verí
- La nederlanda: vergif
- La persa: زهر, سَم
- La portugala: veneno
- La rusa: яд, отрава
- La slovaka: jed, otrava
- La turka: zehir