Vorto: venĝi
-
Repagi suferon per reciproka sufero.
a. Havigi al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno.
venĝi amikon
mi havas sufiĉe da kuraĝo por venĝi min mem por la ofendoj, kiujn oni faras al mi
mi trovos rimedojn por venĝi min kontraŭ vi
mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝita.
b. Kompensi suferitan malbonon, punante la farinton per egalvalora puno.
venĝi sian ofendon al iu
mi venĝos al li la morton de mia patro
la ĉielo donu, ke mia morto estu venĝita tiel, kiel mi deziras!
c. Fari malbonon por kompensi suferitaĵon.
li volas plej kruele venĝi
li ĵuris, ke li terure venĝos
oni ĉirkaŭbatas vin, kaj vi eĉ ne povas venĝi
mi ne scius venĝi al humilaj
venĝu pro mia patro!
venĝu por mortigo lia!
En aliaj lingvoj
- La angla: revenge, avenge
- La belorusa: помсьціць
- La bulgara: отмъщавам
- La franca: se venger, venger
- La germana: rächen
- La hungara: megbosszul
- La nederlanda: wreken
- La persa: انتقام گرفتن
- La portugala: vingar
- La rusa: мстить, отомстить
- La slovaka: pomstiť
- a. La kataluna: venjar
- b. La kataluna: venjar
- c. La kataluna: venjar-se (de)